Edme Mariotte

Edme Mariotte
(1620-1684)
"Verkoj de Mariotte", publikigita en 1717.
"Verkoj de Mariotte", publikigita en 1717.
Persona informo
Naskiĝo 1620
en Til-Châtel, apud Diĵono, Burgonjo, aŭ Chazeuil, Côte-d'Or,  Francio
Morto 12-a de majo 1684
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Reĝa Akademio pri Sciencoj de Parizo
Okupo
Okupo kemiisto
botanikisto
katolika sacerdoto
fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Edmeo Marioto (1620-1684) estis franca sacerdoto, fizikisto, sciencisto botanikisto, kaj unu el la fondintoj de la Eksperimenta Fiziko en Francio.[1] Li partoprenis en la malkovro de grava fizika leĝo kiu iĝis konata kiel "Leĝo de Boye-Mariotte" (1676). Li ankaŭ estis unu el la fondintoj de la Reĝa Akademio pri Sciencoj de Parizo (1666). Li famiĝis ĉar li estis la unua sciencisto kiu malkovris la blindan makulon en la okulo, konata kiel "Makulo de Marioto".

Li faris gravajn malkovrojn en malsamaj kampoj de la scienco tiaj kiaj la fiziko, mekaniko, hidraŭliko, optiko, planta fiziologio, meteorologio kaj metodologio pri esplorado. Kvankam li erare asertis ke la koroido, kaj ne la retino, estis la perceptoloko en la okulo, li povas esti konsiderata antaŭanton de la neŭro-oftalmologio pro siaj eksperimentoj kaj gravaj esploroj.

  1. Histórias da Luz e das Cores, volume 1, Luís Miguel Bernardo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy